Página inicial > FSM WSF > FSM 2011 > MSF 2011 Temaj aksoj

MSF 2011 Temaj aksoj

quinta-feira 20 de janeiro de 2011, por , Rita Freire

Todas as versões desta matéria: [English] [Esperanto] [Español] [français] [Português do Brasil]

AFRIKAJ SIMBOLOJ ADINKRA POR LA SMF

GIF - 1.5 KB
BI NKA BI
“Neniu mordu la alian”
simbolo de paco kaj harmonio
Ĉi tiu simbolo avertas nin kontraŭ provokado kaj kverelado. La bildo temas pri du fiŝoj, kiuj mordas unu la alian en la voston.

1a Akso: Favore al homa socio fondita sur komunaj principoj kaj valoroj: digneco, diverseco, justeco, egaleco inter ĉiuj homoj, sendepende de genro, kulturo, aĝo, handikapo, religiaj kredoj, sano, kaj favore al la forigo de ĉia opreso kaj diskriminacio bazitaj sur la rasismo, ksenofobio, kastsistemoj, seksorientiĝo kaj aliaj.

GIF - 4.3 KB
ASASE YE DURU
“Pezas la Tero”
simbolo de providenco kaj la dieco de la patrineca Tero
Ĉi tiu simbolo bildigas la gravecon de la Tero por subteni la vivon.

2a Akso: Favore al vivmedia justeco, al la universala kaj subtenebla aliro de la komunaj posedaĵoj flanke de la homaro, al la planedkonservado kiel vivfonto, ĉefe de la tero, akvo, arbaroj kaj ĝangaloj, la renovigeblaj energifontoj kaj la biodiverseco, garantiante la rajtojn de la indiĝenaj, originaj, tradiciaj, aŭtoktonaj, denaskaj popoloj sur iliaj teritorioj, resursoj, lingvoj, kulturoj, la identeco kaj konoj.

GIF - 1.5 KB
AKOKO NAN
“Kokina kruro”
simbolo de vartado kaj disciplino
Traduko de la plena titolo de la simbolo estas tiel: “La kokino surtretas siajn idojn, sed ŝi neniam mortigas ilin.” Tio bildigas la idealan naturon de la gepatroj, estanta kaj protektema kaj korektema. Jen admono, ke ni nutru la infanojn, sed ne dorlotu ilin.

3a Akso: Favore al la apliko kaj efektiveco de la homaj rajtoj –ekonomiaj, sociaj, kulturaj, vivmediaj, civilaj kaj politikaj– speciale la terposedrajto, nutro suvereneco, nutrado, socia protektado, sano, edukado, loĝejo, dungado, deca laboro, komunikado, kultura kaj politika esprimado.

GIF - 4 KB
BOA ME NA ME MMOA WO
“Helpu min, kaj lasu min helpi vin”
simbolo de kunlaboro kaj interdependeco
Fonto: “La Metafora Tuko” fare de G. F. Kojo Arthur

4ª Akso: Favore al la libereco de moviĝo kaj setlado de ĉiuj, aparte en la kazo de la enmigrintoj, la azilpetantoj, la viktimo de komerco kun homoj, rifuĝintoj, indiĝenoj, originaj, tradiciaj, aŭtoktonaj, denaskaj popoloj, la minoritatoj kaj por la respekto al iliaj civilaj, politikaj, ekonomiaj, sociaj, kulturaj kaj vivmediaj rajtoj.

GIF - 4.1 KB
NEA ONNIM NO SUA A, OHU
“Kiu ne scias, povas lerni”
simbolo de scio, vivdaŭra edukado, kaj la senĉesa serĉado pri la scio.
Fonto: “La Metafora Tuko” fare de G. F. Kojo Arthur

5a Akso: Favore al necedebla rajto de la popoloj al la kultura heredaĵo de la homaro, por la demokratiigo de scioj, kulturoj, komunikado kaj teknologioj, alttaksante la komunajn posedaĵojn kun la celo videbligi la subjugitajn sciojn kaj ankaŭ favore al la fino de la hegemoniaj scioj kaj al la privatigo de scioj kaj teknologio, fundamente ŝanĝante la sistemon de rajtoj de intelekta propreco.

GIF - 7.3 KB
PEMPAMSIE
“Kudru anticipe”
simbolo de preteco, konstanteco, fortiko
Laŭ la Adinkra Vortaro, la desegno de ĉi tiu simbolo similas al la eroj de ĉeno, kaj sugestas forton per unueco, ankaŭ la gravecon esti preta.

6a Akso: Favore al libera mondo, de kapitalismaj strukturoj kaj principoj, de la patriarka opreso, de ĉiaj dominadoj flanke de la financaj potencoj, de la transnaciaj entreprenoj kaj de malegalaj komercsistemoj, kolonia dominado kaj dominado pro ŝuldoj.

GIF - 4.7 KB
BESESAKA
“Sako da kolanuksoj”
simbolo de prospero, potenco, abundo, superfluo, kuneco, kaj unueco
La kolanukso rolis grave en la ekonomia vivo de Ganao. Tiu produkto, vaste kultivata por profito, estas pripensata kune kun prospero kaj abundo. Ĉi tiu simbolo ankaŭ bildigas la rolon de agrikulturo kaj komerco por kunigi la popolojn.

7a Akso: Favore al la konstruado de socia, solidara kaj emancipita ekonomio kun daŭripovaj modeloj en la produktado kaj konsumado kaj kun justa komercsistemo, kiu finu la produktivismon kaj metu centren la prioritatojn kiel la ekvilibron de ĉiuj vivimanieroj, ĉiujn fundamentajn bezonojn de la popoloj kaj la respekton al la naturo garantiante redistribuajn sistemojn kun mondaj impostoj kaj sen impostaj paradizoj, kaj favore al produktada kaj konsumada modelo bazita sur la nutradsuvenereco, kiu rezistas la industrian modelon, la termonopoligon, la detruon de lokaj semoj kaj nutradmerkatoj.

GIF - 2 KB
WO NSA DA MU A
“Se vi havas manojn en la plado”
simbolo de partoprena landregado, demokratio kaj plurismo
De la aforismo, "Wo nsa da mu a, wonni nnya wo" — “Se vi havas manojn en la plado, oni ne formanĝos ĉion, lasante nenion por vi."
Fonto: “La Metafora Tuko” fare de G. F. Kojo Arthur

8a Akso: Favore al la konstruado kaj ekspansio de demokratiaj, politikaj, ekonomiaj strukturoj kaj institucioj en loka, nacia kaj internacia niveloj kun la partopreno de la popoloj en la decidprenoj kaj kontrolo de la publikaj aferoj kaj de la resursoj respektante la diversecon kaj la dignecon de la popoloj.

GIF - 10 KB
FAWOHODIE
“Sendependeco”
simbolo de sendependeco, libereco kaj emancipo
De la diraĵo: “Fawodhodie ene obre na enam.”
Laŭvorta traduko: "Sendependeco kunportas respondecojn"
Fonto: “La Metafora Tuko” fare de G. F. Kojo Arthur

9a Akso: Favore al la konstruado de monda ordo bazita sur paco, justeco kaj homsekureco, la jurisdikcio, etiko kaj suvenereco kondamnante la monpunojn kaj favore al la memdecidemo de la popoloj, ĉefe de la subokupitaj popoloj kaj tiuj, kiuj estas en militaj situacioj kaj en konfliktoj.

GIF - 2.7 KB
WOFORO DUA PA A
“Kiu grimpas taŭgan arbon”
simbolo de subteno, kunlaboro kaj kuraĝigo.
De la diraĵo "Woforo dua pa a, na yepia wo", kiu signifas “Kiu grimpas taŭgan arbon ricevas apogan puŝon”. Kiel metaforo ĝi instruas, ke kiam oni sekvas bonan celon, oni ricevas la helpon de aliaj.
Fonto: “La Metafora Tuko” fare de G. F. Kojo Arthur

10a Akso: Favore al la plivalorigo de la afrikaj travivaĵoj, historioj kaj bataloj, tiel kiel al ĝia diasporo kaj kontribuo al la homaro, rekonante la perforton de la koloniismo.

GIF - 2 KB
SANKOFA
“Revenu kaj kaptu ĝin”
simbolo de la graveco lerni de la pasinteco

11a Akso: Favore al kolektiva pripenso pri la sociaj movadoj, pri la procezo de la Monda Socia Forumo mem kaj pri estontaj strategioj kaj perspektivoj, garantiante ĝiajn kontribuojn en la efektivigo de alia ebla kaj urĝa mondo por ĉiuj.

GIF - 5.7 KB
ANANSE NTONTAN
“araneaĵo”
simbolo de saĝo, kreiveco kaj la komplekso de la vivo
Ananse, la araneo, estas konata rolulo en afrika folkloro.

12a Akso: Favore al interlernado de alternaj paradigmoj rilataj al krizo de la hegemonia civilizacio de la moderneco / eŭrocentra koloniado, per la malkoloniado kaj la ensociigo de la potenco, ĉefe en la rilatoj Ŝtato-Merkato-Socio; la kolektivaj rajtoj de la popoloj; la malenkomercigo de la vivo kaj la “disvolvigo”; kaj la emerĝo de alternaj subjektivecoj kaj epistemologioj rilataj al rasismo, eŭrocentrismo, patriarkeco kaj antropocentrismo.


Traduko de George Baker