Adinkra simbolo

“Revenu kaj kaptu ĝin” Tiu ĉi afrika proverbo, nomita Sankofa, estas reprezentita bildo de birdo kun la kapo turnita al ĝia dorso, ĝi diras ke nepras lerni pri la pasinteco, per la antikvaj konoj por fari pli bonan estontecon.

Temas pri Adinkra simbolo, antikva ideografika skribaĵo de afrika Okcidento, kiu estas sur teksaĵoj, pordoj kaj originalaj objektoj precipe el Ganao kaj Ebura Bordo.

La Sanfoka troviĝas dum la ĵurnalaj kundividitaj kovradoj de la Monda Socia Forumo kaj ĝi estis elektita de la Ciranda por montri la ĉeeston de personoj de la afrika diasporo en Senegalo. Ĉiu temo pri la 10a akso (Afriko kaj la Diasporo) enhavos ĉi tiun ŝtampon. Same, ĉiu el la 12 temaj aksoj de la MSF havos sian propran simbolon.

La adinkraj simboloj uzitaj de la Ciranda estis esploritaj de Jean MacDonald, juna usona retpaĝ-dezejnisto, kiu estis en Ganao pro internacia interŝanĝo dum 2001, samjare ol la naskiĝo de la MSF. Tiujare ankaŭ estis la atako al la ĝemelaj turoj de lia lando. “La kolapso kaj hororo de la 11a de septembro repensigis min pri la Adinkraj simboloj kiel konfronto inter la perforto kaj malamo. Estis grave memori ke tio, kio kunigas nin estas pli granda ol tio, kio disigas nin”, rakontas Jean en iu frazo, kiu memorigas tiun de Boaventura de Souza Santos en eldonaĵoj de la MSF. Jean organizis la simbolojn kaj iliajn signifojn en la retloko sitio copy left (libera nekomerca reproduktado)

Laŭ la kolektiisto, la adinkraj simboloj spegulas sistemon de universalaj valoroj, kiel la toleremo kaj integreco. Ili ankaŭ tre alproksimiĝas al la temoj de la MSF. Por la akso 2, kies temo estas la vivmedia justeco, ekzemple la elektita Adinkra estas Asase Ye Duru, kiu avertas pri la graveco de la terglobo kiel simbolo de pludaŭrigo de la vivo.

Por la akso 5, pri la rajto al la medioj kaj la scioj, la Adinkra Nea Onnim no sua a, ohu montras “kiu ne scias povas lerni”.

Ekde la festo okaze de la 10a datreveno de la Kundividita Kominikado dum la MSF, la debatoj iras en la senso konsideri ke la komunikado kaj kulturo estas interligitaj vortoj. Dum antaŭaj monatoj al MSF en Dakaro estis grava vidpunkto rilata al la nova kulturo pri komunikado; t.e., la ebloj kundividi ĝin per la interreto. Por Dakaro, omaĝe al la Diasporo, la Ciranda konektas sian laboron pri komunikado kun la antikva kulturo de la Afrika Okcidento.

La Adinkraj simboloj dekomence estis kreitaj por esprimi sentojn pri la morto, la adiaŭo kaj la fino de ciklo, ili signifas “Adiaŭ”. Iomete poste ili ankaŭ esprimis la renovigon kaj filozofiajn lernadojn por la vivo en harmonio.

Simplaj kaj belaj, ĉi tiuj grafismoj estis aldonitaj al la teksaĵoj kaj nuntempe ili estas konataj kiel aĵoj de la gravuraĵaro de Ganao. Ili estas sur inaj kaj ceremoniaj vestaĵoj, eĉ sur artaĵoj kaj lokoj pri la afrika identeco, ekzemple en Brazilo.

La Ciranda estas malferma al la publikigo de artikoloj kaj enhavoj pri la MSF kaj siaj aktivecoj en Dakaro, ekde ili estos disponeblaj en copy left (por la libera nekomerca reproduktado). La artikoloj povas esti senditaj ia ajnlingve al ciranda@ciranda.net aŭ fotociranda@gmail.com kun la nomo de la aŭtoro, sugestita titolo kaj indiko de la aktiveco al kiu ĝi rilatas. Ankaŭ oni povas meti ilin rekte sur la retpaĝo.

Tradukita de Morayma Martínez Mateos, estro de Meksika Esperanto Federacio.

Deixe uma resposta

O seu endereço de e-mail não será publicado. Campos obrigatórios são marcados com *